From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Tuul (mongole Туул гол, Tūl gol, laŭ elparolo: tu:l gal) estas grava rivero en meza kaj norda Mongolio. Ĝia akvokolekta areo estas 49 840 km², ĝia longo 819 km[1].
Tuul | |
---|---|
la rivero fluanta tra la nacia parko Gorhi-Terelj | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Mongolio |
Longeco | 819 km[1] |
Akvokolekta areo | 49 840 km² |
Fluo | |
Fonto | Hentij-montaro |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 1 850 m |
- Koordinatoj | 48° 30′ 39″ N, 108° 13′ 18″ O (mapo)48.510833333333108.22166666667 |
Enfluejo | en la riveron Orĥon |
- Alteco | ĉ. 780 m |
- Koordinatoj | 48° 56′ 54″ N, 104° 47′ 55″ O (mapo)48.948333333333104.79861111111 |
Altecodiferenco | ĉ. 1 070 m |
Geografio | |
Ĝi fontas en la Hentij-montaro, sur areo de la Nacia Parko Gorhi-Terelj kaj tuŝas eĉ Ulanbatoron, ĉefurbon de Mongolio. Ĝi fluas tra la Nacia Parko Hustajn Nuru, poste alfluas la riveron Orĥon. Ĝi estas glacikovrita inter mezo de novembro kaj aprilo, sed ĝi ne estas perŝipe navigebla eĉ krom tiu periodo.
La poluakvo de Ulanbatoro kaj de orminejoj kaj aliaj metalminejoj kaŭzas medipoluadon. Krom tio, gravas ankaŭ la enlavado de aliaj surfacaj poluaĵoj (rubaĵoj, bestaj kadavroj ktp.).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.