Tutmondiĝo
procezo, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo efikas apartajn landojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmondiĝo rilatas al la ekonomia doktrino, kiu disvastiĝis en la 1990-aj jaroj kaj celis antaŭenigi la malfermon de limoj por ideoj, varoj kaj personoj.
ĉefaj malkovroj | |||
---|---|---|---|
ĉefa malkovro/ areo | ĉefa esploristo | jaro | ĉe la konto de |
Rivero Kongo | Diogo Cão | 1482 | Johano la 2-a de Portugalio |
Kabo de Bona Espero Indian Ocean | Dias | 1488 | Johano la 2-a de Portugalio |
Karibio | Kolumbo | 1492 | Katolikaj Gereĝoj |
Hindio | Vasco da Gama | 1498 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Brazilo | Cabral | 1500 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Molukoj Aŭstralazio (Okcidenta Pacifika Oceano) | Albukerke, Abreu kaj Serrão | 1512 | Emanuelo la 1-a de Portugalio |
Orienta Pacifika Oceano | Vasco de Balboa | 1513 | Fernando la 2-a de Aragono |
Magelana Markolo | Magelano | 1520 | Karlo la 1-a de Hispanio |
Ĉirkaŭnavigado | Magelano kaj Elcano | 1522 | Karlo la 1-a de Hispanio |
Aŭstralio | Willem Janszoon | 1606 | Nederlanda Orient-hinda Kompanio |
Novzelando | Abel Tasman | 1642 | Nederlanda Orient-hinda Kompanio |
Antarkto | James Cook | 1773 | Georgo la 3-a (Britio) |
Havajo | James Cook | 1778 | Georgo la 3-a (Britio) |
Male, Tutglobigo ĝenerale kompreniĝas kiel kontraŭ-tutmondiĝo por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la procezo de tutmondiĝo aŭ por priskribi la evoluon al speco de tutmonda ŝtato pro la duobla efiko de ekonomia tutmondiĝo kaj maldekstra internaciismo.
Tutmondiĝo estas procezo, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas sur unuopaj landoj. Ĝi estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo[1][2].
La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.
Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[3]