Tutmonda varmiĝo
altiĝo de la mezumaj temperaturoj de atmosfero kaj oceanoj de Tero ekde la 19-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmonda varmiĝo estas nuntempe progresanta plialtiĝo de la averaĝa temperaturo de la atmosfero kaj oceanoj de la Tero kaj ties rilataj efikoj. La termino klimata ŝanĝiĝo referencas al ĉiu ajn historia ŝanĝiĝo de la klimato. Multaj linioj de scienca pruvaro montras, ke la klimata sistemo varmiĝas.[1][2] La nuntempa plialtiĝo de la tutmonda averaĝa temperaturo estas pli rapida ol antaŭaj ŝanĝoj, kaj estas okazigita ĉefe pro tio ke homoj brulas fosiliajn brulaĵojn.[3][4] Uzado de fosiliaj brulaĵoj, senarbarigo, kaj kelkaj praktikoj fare de agrikulturo kaj industrio pliigas la elsendojn de forcejaj gasoj, ĉefe de karbona dioksido kaj de metano.[5] Forcejaj gasoj absorbas iom de la varmo kiun la Tero radias post ĝi varmiĝas el la sunlumo. Plej grandaj kvantoj de tiuj gasoj kaptas pli da varmo en la malalta atmosfero de la Tero, okazigante la tutmondan varmiĝon.
Pro la klimata ŝanĝiĝo, dezertoj estas ampleksiĝantaj, dum varmondoj kaj incendioj en naturo estas iĝantaj pli kaj pli oftaj.[6] Pliiĝanta varmiĝo en Arkto estas kontribuanta al fandado de permafrosto, retiriĝo de glaĉeroj ekde 1850 kaj perdo de marglacio.[7] Pli altaj temperaturoj estas okazigintaj ankaŭ pli intensajn uraganojn, sekegon, kaj aliajn ekstremajn veterojn.[8] Rapida media ŝanĝo en montoj, koralrifoj, kaj Arkto estas pelanta multajn speciojn relokiĝi aŭ eĉ formortiĝi.[9] Eĉ se la klopodoj por malpliigi estontan varmiĝon estas sukcesaj, kelkaj efikoj pluos dum jarcentoj. Inter tiuj menciendas oceanvarmiĝo, oceana acidiĝo kaj marnivela leviĝo.[10]
La tutmonda varmiĝo minacas la popolojn per pliiĝantaj inundoj, ekstrema varmo, pliiĝanta manko de manĝaĵoj kaj de akvo, pliiĝo de malsanoj, kaj ekonomiaj perdoj. Ankaŭ homa migrado kaj tiurilataj konfliktoj povas esti rezulto de la tutmonda varmiĝo.[11] La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) konsideras la klimatan ŝanĝon la plej granda minaco al la tutmonda sano en la 21-a jarcento.[12] Socioj kaj ekosistemoj suferos pli severajn riskojn sen adoptado de decidoj kiuj mildigu la varmiĝon.[13] Adaptado al klimata ŝanĝiĝo pere de klopodoj kiel inundo-kontrolo aŭ uzado de sekeg-rezistaj kultivoj parte povus malpliigi la riskojn de la klimata ŝanĝo, kvankam bedaŭrinde jam oni atingis kelkajn limojn al tia adaptado.[14] Pli malriĉaj landoj estas responsaj de pli malgranda parto de la tutmondaj elsendoj, sed ankaŭ havas malpli grandan kapablon adaptiĝi kaj estas pli frapeblaj de la klimata ŝanĝo.
Multajn efikojn de la klimata ŝanĝo jam oni sentis je la nuntempa varmigonivelo de 1.2 °C. Aldona varmigo pliigos tiujn efikojn kaj povas malbonigi la endanĝerigitajn lokojn, kiel ĉe la fandado de la Gronlanda glacikovro.[15] Laŭ la Pariza interkonsento de 2015, la landoj kolektive interkonsentis teni varmigon "bone sub 2 °C". Tamen, kadre de plendoj pri la interkonsento, la tutmonda varmiĝo ankoraŭ atingos ĉirkaŭ 2.7 °C je la fino de la jarcento.[16] Limigi la varmigon al 1.5 °C postulos duonigi la elsendojn je ĉirkaŭ 2030 kaj atingi elsendojn nulajn ĉirkaŭ 2050.[17]
Malpliigi elsendojn postulas generadon de elektro el fontoj kun malmulta aŭ neniu karbono anstataŭ bruligi fosiliajn brulaĵojn. Tiu ŝanĝo inkludas iompostioman malpliigon de la uzado de elektraj centraloj nutritaj el karbono kaj natura gaso, pliigon de uzado de venta, suna, nuklea energioj kaj aliaj tipoj de renovigeblaj energio, kaj reduktadon de energikonsumado. Necesas, ke elektro generita el fontoj kiuj ne elsendas karbonon anstataŭu la fosiliajn brulaĵojn por akiri energion por transportado, varmigado (respektive malvarmigado) de konstruaĵoj, kaj funkciado de industriaj instalaĵoj.[18][19] Karbono povas esti ankaŭ forigita al la atmosfero, ekzemple pere de pliigo de la arbara kovro kaj agtikulturo per metodoj kiuj kaptu karbonon en la grundon.[20]