Tusilago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tusilago (Tussilago farfara) estas la sola specio de la planta genro Tusilago el la familio asteracoj.[1] Ĝi apartenas al la unuaj herboj florantaj printempe; ĝiaj floroj aperas antaŭ la evoluo de la folioj. Jam en la antikva epoko tusilago estis uzata kiel kuracplanto kontraŭ tuso dank' al muksolva efiko.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Tusilago | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Tussilago farfara L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
Estas plurjara (trud)herbo alta 10–20 cm, fruprintempe floranta per flavaj floroj, post kiuj aperas grandaj ren- aŭ kor-formaj folioj, dorse kovritaj per griza aŭ blanka tegaĵo. Sekigitaj folioj kaj floroj estas farmacie uzataj por kontraŭtusaj medikamentoj. Tusilago estis konata en la tempo de Hipokrato, la plej fama antikva medicinisto (460-377 a.K.) kiel rimedo por mildigo de seka tusado.