![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Irnh157-Przy_Mausoleum_Ferdousiego.jpg/640px-Irnh157-Przy_Mausoleum_Ferdousiego.jpg&w=640&q=50)
Tuso (Irano)
urbo en Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuso (perse: توس [Tūs] aŭ طوس [Ṭūs]) estas malnova urbo en la nordoriento de Irano, en la provinco centra Ĥorasano (Rezaa Ĥorasano). La urbo ekzistas jam de pli ol du jarmiloj; la antikvaj Grekoj nomis ĝin Σούσια [susja].
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Rapidaj faktoj توس, Administrado ...
Tuso · توس | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano kultura havaĵo ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 29′ N, 59° 31′ O (mapo)36.48613888888959.517555555556 [+] | ||
Alto | 1 002 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
Aleksandro la Granda konkeris la urbon en −330. Dum la konkerado fare de Ĝingis-Ĥano (1220–1259) la urbo estis grandparte detruita.
La eble plej fama ano de la urbo estis la poeto Abol-Gasem Ferdousio, kiu verkis la persan ĉefverkon Ŝahnameo. Lia tombodomo, konstruita en 1934 okaze de la mila datreveno de lia morto, dominas la urbon.
Alia fama urbano estis la islama juristo kaj verkisto Algazelo.