Abol-Gasem Ferdousio
persa epopeisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hakim (Majstro) Abol-Gasem Ferdousio (en la esperantlingva literaturo ankaŭ literumata Ferdoŭsio,[1] persa: بوالقاسم فردوسی, latinliterigo laŭ la normo DIN 31635 Abū ʾl-Qāsim-i Firdausī, ankaŭ en angla latinliterigo Ferdowsi), estas konsiderata kiel "la rekreinto de la persa lingvo" kaj la plej granda persa poeto, aŭtoro de la Ŝahnameo, la persa nacia epopeo. Li verkis la plej grandan epopeon en la persa lingvo, nomata Ŝahnameo (Ŝah-libro aŭ libro de reĝoj), naskiĝis en irana provinco Ĥorasano en la vilaĝo Bāž (prononco "Baĵ") apud la urbo Tuso, ĉirkaŭ jaro 940 p.K. Li forpasis supozeble ĉirkaŭ 1020 p.K.
Abol-Gasem Ferdousio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | حَکیم اَبوالقاسِم فِردُوسی طوسی |
Naskiĝo | 30-an de novembro 939 (0939-11-30) en Tuso, Samanida Imperio |
Morto | 1-an de januaro 1020 (1020-01-01) (80-jaraĝa) en Tuso, Gaznavida Imperio |
Tombo | Tuso |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | Samanida Imperio • Gaznavida Imperio |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto |
Verkoj | Ŝahnameo |
La vivokazaĵoj de la majstro Abol-Gasem Ferdousio, ĝuste kiel la ravaj rakontoj de lia ĉefverko Ŝahnameo, estas allogaj historie kaj miksitaj kun legendoj. Ferdoŭsio per Ŝahnameo, re-temigis la persan, ekflorigis ĝin per reaplikado de pure persaj vortoj, kaj faris el ĝi akson por naciaj konscienco kaj identeco inter ĉiuj irananoj. Li estas tiele nomita nacia poeto.
Lia versduo ankoraŭ aperas sur ĉiuj lernejaj libroj en Irano:
- "Estas kapabla, kiu scias.
- De la scio oldkor’ juniĝas."