la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 5-an de novembro 2024 ĝi enhavas 623 746 artikolojn.
Turklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 5-a de novembro 2024 | |
Artikolnombro | 623 746 |
Profundeco | 183.4 |
Paĝoj | 3 218 859 |
Redaktoj | 34 110 269 |
Uzantoj | 1 621 372 |
Aktivaj uzantoj | 2 313 |
Administrantoj | 21 |
Dosieroj | 42 253 |
Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.