Ĉar tiu genro estas la tipa genro ene de la familio, la vorto “turdo” uzeblas ankaŭ por aludi la membrojn de tiu familio. En mala direkto, ĉar la specio de la Kantoturdo (Turdus philomelos) estas unu el la plej konataj kaj disvastigataj, foje oni uzas la terminon por aludi tiun precizan specion.
Tiu genro havas tutmondan distribuadon, kun specioj en Ameriko, Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. Kelkaj specioj koloniigis kelkajn oceaniajn insulojn, kaj du specioj estis enmetitaj en Novzelando. Kelkaj specioj estas migrantaj.
Dum kelkaj specioj estis forigitaj el la genro Turdus, la du malgrandaj turdoj, iam separataj en la genro Platycichla de multaj fakuloj, estas kutime lokataj nuntempe en tiu ĉi genro denove.
Ruĝdorsa turdo, Turdus rufopalliatus, endemia de Meksikio
Ruĝkola turdo, Turdus rufitorques, Centrameriko
Migra turdo, Turdus migratorius, Norda kaj Centrameriko
Hispaniola turdo, Turdus swalesi, endemia de Hispaniolo
, Turdus aurantius, Antiloj
La turdoj (Turdus spp.) estas arbarbirdoj nigraj aŭ brunaj ruĝecaj, flavecaj aŭ verdecaj, pli helaj ĉe ventre, kun makuloj aŭ punktoj malhelaj en brusto kaj flankoj. Ties muzika kanto fluteca, ripeteca kaj trileca estas karaktera. Ĉe kelkaj specioj kiel Turdus merula ĉiu individuo havas distingajn kantojn laŭ tio esprimebla. Ili lernas diferencajn kantojn, imitante bruojn aŭ trilojn de aliaj hejmaj aŭ sovaĝaj specioj (kardeloj, kanabak kardeloj, kokoj, aŭstraliaj psitakedoj...) kaj ŝajne tion faras nur pro la propra plezuro kanti.