![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Guoliang_tunnel_road_2011-4-29_17-24-01_%25285689275863%2529.jpg/640px-Guoliang_tunnel_road_2011-4-29_17-24-01_%25285689275863%2529.jpg&w=640&q=50)
Tunelo Guoliang
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tunelo Guoliang estas enĉizita vojo ĉe kaj tra monto en Ĉinio. La tunelo situas en la Montaro Taihang en Provinco Henan, Ĉinio. Fotoj pri la vojo estas ofte konfuzitaj kun "Vojo de la Morto" en Bolivio.
Rapidaj faktoj vojtunelo, Lando ...
Tunelo Guoliang | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vojtunelo ![]() | |||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio ![]() | ||
Situo | Henano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 35° 43′ 52″ N, 113° 36′ 14″ O (mapo)35.7311113.604 | ||
| |||
Fermi
La tunelo estis konstruita al la vilaĝo Guoliang, situanta en valo. En 1972, grupo de vilaĝanoj decidis - gvidita de Ŝen Mingksin - ĉizi vojon en la monton. Ili akiris monon por aĉeti martelojn kaj ŝtalajn ilojn. La laboron komencis 13 vilaĝanoj. La tunelo longas 1,2 km, altas 5 m kaj larĝas 4 m. Kelkaj vilaĝanoj mortis en akcidento dum la laboro. La tunelo estis malfermita al trafiko la 1-an de majo 1977.
- Kategorio Tunelo Guoliang en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)