La tugenoj (alia nomformo: Tuken) estas malgranda etno kun 144.000 (1987) homoj, kiu loĝas en Kenjo en la distrikto Baringo kaj Koibatek ĉirkaŭ la Tugen-Montaro (Tugen-Hills).
Tugenoj | |
---|---|
etno | |
Kalenĝinoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Ili apartenas al la etna grupo kalenĝinoj, kiuj kun la nandioj, marakvetoj, pokotoj kaj kipsigisoj nombriĝas al la altlandnilotoj. La dua prezidento de Kenjo Daniel arap Moi (1978-2002) naskiĝis proksime al la ĉefloko de la tugenoj Kabarnet. El la tugenoj kaj la nandioj venas la plej multaj el la famaj longdistancaj kuristoj.
Plejparte la tugenoj estas paŝtistoj kaj bovoj okupas centran parton en ilia kultura vivo, kiel manĝaĵo (viando kaj lakto), pagilo, dotaĵo. Inter la kanlenĝinoj la tugenoj estas konataj kiel fortikkorpaj, ĉar ili vivas sub malfavoraj klimataj kondiĉoj. La tugenoj estas famaj ankaŭ pro ilia lerto kiel abelistoj. La etnologino Heike Behrend delikatsente priskribis la tugenojn kaj ilian kulturon. En ŝia germanlingva libro "Die Zeit geht krumme Wege" (La tempo iras kurbajn vojojn) homoj, kiuj serĉas la "malkovron de la malrapideco" trovas riĉan trezoron por imitado. La Tugen-Montaro (Tugen-Hills) ekestis per oblikva suprenŝoviĝo de terplato el la Granda Rifto al 2000-metra alteco.
La tugenoj estas subdividitaj al:
- aroroj, kiuj vivas en la altlando de Kabartonjo en la Norda Baringo-Distrikto
- samoroj, kiuj vivas en la regiono ĉirkaŭ Kabarnet en la Centra Baringo-Distrikto
- lembusoj, kiuj okupas la farmlando de Koibatek-Distrikto
- endorojsoj, kiuj vivas en la baslando de Koibatek-distrikto
Tradicie la tugenoj, kiel la aliaj kalenĝinoj, preĝis al dio nomata Asis (kio nomiĝas suno). La plej multaj el ili konvertiĝis al kristanismo.
- Heike Behrend: Die Zeit des Feuers. Mann und Frau bei den Tugen in Ostafrika. Qumran, Frankfurt, 1985. ISBN 3-88655-209-8
- Heike Behrend: Die Zeit geht krumme Wege. Raum, Zeit und Ritual bei den Tugen in Kenia. Campus Verlag, Frankfurt, 1987. ISBN 3-593-33850-5
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.