From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuberbegonio, tuberhibrida begonio (Begonia × tuberhybrida) (Sinonimoj: Begonia tuberosa hort., B. gigantea, B. multiflora und B. grandiflora, Begonia-Tuberhybrida) apartenas al la familio de la Begoniacoj (Begoniaceae).[1]
tubera begonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Begonia × tuberhybrida VOSS | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tuberbegonioj preferas duonombrajn ĝis ombrajn kreskejojn kaj ili ofte estas uzataj kiel bedo- kaj balkon-plantoj.
Ili estas multjaraj herbaj plantoj, kun tuberoj kiel rezervargano. Hortikulture ili ofte estas kultivataj kiel unujara planto. Oni povas ankaŭ aĉeti de kelkaj kulturvarioj tuberojn. La planto ne estas frostrezista. La folioj estas nesimetriaj kiel la aliaj specioj de la familio. La unuseksaj, grandaj floroj estas plej ofte plenaj, sed ankaŭ ekzistas neplenaj kultivaroj. La koloroj de florfolioj varias inter blanka, flava, oranĝa, rosea kaj ruĝa; blua mankas.
Unu gramo da semoj entenas ĉirkaŭ 45.000 ĝis 60.000 semerojn. Elsemtempo estas komence ĝis fine de decembro por ricevi floron en majo.
Ĉe temperaturo de 23 °C okazas la ĝermado ene de du ĝis tri semajnoj. La etetaj semeroj estas lumĝeruloj kaj bezonas altan aerhumidecon. Tuj post la ekĝermo de la semeroj oni povas malaltigi la temperaturon al 20 ĝis 21 °C. Oni devas protekti la ĝermplantojn kontra forta sunbrilo.
Por kreskado kaj florinduktado tuberbegonioj bezonas longtago-kondiĉojn. Se la taglongo estas sub la kritika taglongeco de 12 horoj la planto perdas la foliojn kaj forma tuberon. Por bone kreski necesas taglongon de 14 horojn.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.