From Wikipedia, the free encyclopedia
Trotuaro estas parto de la publika vojo, plialtigita aŭ apartigita kaj celita nur por piedirantoj. La cetero de la strato, laŭ kiu iras veturiloj estas la ŝoseo. La trotuaroj enhavas foje parton el la urbaj havaĵoj kaj necesaĵoj, kiel arboj, benkoj, trafiksignaloj ktp. En stratanguloj, pli komplika areo en trotuaroj, tiuj foje plilarĝiĝas por favori la transiron de piedirantoj. En multaj urboj la pavimo de trotuaro estas dezajnita tiel ke povas havi kahelojn de diferenca teksturo, tiel ke blinduloj povu koni la ĝustan vojon, angulojn ktp.
Laŭ Francisko Azorín trotuaro estas Irejo, ordinare tegita per ŝtonplatoj aŭ bitumo, rezervita por la piedirantoj, ambaŭ flanke de strato.[1] Li indikas etimologion el la latina tolutarius, el tolutim iri (rapide iri).[2]
Movo de veturiloj sur la trotuaroj estas malpermesita en plej parto de lokoj kun ordigita urbanizado, escepte foje en kelkaj lokoj de laboroj de maŝinoj de voj-ekspluataj kaj urbomastrumaj servoj, kaj pli malofte ankaŭ en kelkaj lokoj de alveturigo de ŝarĝo al komercaj kaj aliaj entreprenoj kaj lokoj.
Parkumi personajn aŭtojn, motorciklojn, mopedojn kaj biciklojn sur trotuaro estas permesita en kelkaj landoj nur en lokoj, indikitaj per konvenaj trafiksignaloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.