From Wikipedia, the free encyclopedia
Trnávka, hungare Csallóköztárnok estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trnávka |
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 16, la ĉefurbo 30 km-ojn for.
La unua mencio devenis el 1275, ŝajnas, la vilaĝo tiutempe fondiĝis. Ĥoleroj en 1830 kaj 1866, inundo en 1848, incendio en 1869 okazis. Ekde 1873 katolika lernejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 423 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 oni trafis usonan batalaviadilon. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Post 1 jaro kolĥozo formiĝis. En 1985 nova kulturdomo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 428 da homoj (348 hungaroj, 72 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.