Trifluoroacetila klorido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Trifluoro-acetila klorido aŭ C2ClF3O estas organika kemia komponaĵo, senkolora gaso komercita kiel kunpremita likvaĵo sub alta premo, klora derivaĵo de la trifluoro-acetata acido. Ĉi-substanco estas toksa kaj neakordigebla kun aminoj, alkoholoj, alkaloj kaj fortaj oksidigantoj. Ĝi facile reakcias kun akvo kaj humideco por produktado de toksaj gasoj tiaj kiaj klorida acido kaj trifluoro-acetata acido.
Trifluoro-acetila klorido | ||||
Plata kemia strukturo de la Trifluoro-acetila klorido | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Trifluoro-acetila klorido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 354-32-5 | |||
ChemSpider kodo | 13870615 | |||
PubChem-kodo | 61106 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora gaso | |||
Molmaso | 132,466 g·mol−1 | |||
Denseco | 1,335g cm−3[1] | |||
Fandpunkto | −146 °C | |||
Bolpunkto | −24,8 °C | |||
Solvebleco | Akvo:reakcias | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R22 R23 R37/38 R40 R41 | |||
Sekureco | S36/37 S38 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H312, H314, H330, H335, H412 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P271, P273, P280, P284, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P320, P321, P363, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Sennombraj substancoj kaj kombinaĵoj povas anstataŭi la kloratomon en la molekulo. Inter ili inkluziviĝas jodo, fluoro, cianidoj, tiocianatoj kaj izocianatoj. Klorido de trifluoroacetilo same reakcias kun alkaloj. Per haŭtokontakto klorido de trifluoroacetilo povas kaŭzi frostovundojn kaj estas noca por la akvaj organismoj. La metila estero de la trifluoro-acetata acido povas esti uzata kiel reakcianto en kemiaj sintezoj de farmaciaĵoj kaj agrokemiaĵoj. Ĝi ankaŭ estas krudmaterialo kiu povas kemie transformiĝi de la farmaciaj industrioj.