From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la triangula dupiramido estas pluredro, la unua en la malfinia aro de dupiramidoj. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) laŭ unu edro.
Triangula dupiramido | |
Speco | Dupiramido Solido de Johnson kaj egallatera trianguledra pluredro (se ĉiuj edroj estas regulaj) |
Edra figuro | V3.4.4 |
Verticoj | 5 |
Lateroj | 9 |
Edroj detale | 6 trianguloj |
Geometria simetria grupo | D3h |
Propraĵoj | Konveksa Edro-transitiva (kondiĉe) |
Duala | triangula prismo |
Se ĉiuj edroj de la dupiramido estas egalaj do ĝi estas edro-transitiva kun 6 izocelaj triangulaj edroj. Tiam ĝi estas la duala pluredro de la triangula prismo kun regula bazo.
Se la piramido havas egallateraj triangulaj edroj ĝi estas ankaŭ unu el la solidoj de Johnson (J12). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du regulaj kvaredroj laŭ unu edro. Ĝi estas konveksa egallatera trianguledra pluredro. Kvankam ĉiuj ĝiaj edroj estas kongruaj kaj la solido estas edro-transitiva, ĝi ne estas platona solido ĉar je iuj verticoj kuniĝas tri edroj kaj je la aliaj kuniĝas kvar.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.