Tretjakova galerio
arta muzeo en Moskvo, Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
ŜTATA TRETJAKOVA GALERIO (ruse Государственная Третьяковская галерея) estas arta muzeo funkcianta en Moskvo, Rusio. Ĝi estas plej granda kaj riĉa deponejo de la rusa belarto en la mondo.
Rapidaj faktoj Государственная Третьяковская Галерея, Posedatoj ...
Tretjakova galerio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Государственная Третьяковская Галерея | |||||
arta muzeo muzeo muzea konstruaĵo rekonilo | |||||
Lando | Rusio • Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||||
Situo | Centra administra arondismento | ||||
Adreso | Lavrushinsky Ln, 10 | ||||
Poŝtkodo | 238318 | ||||
Posedanto | Registaro de Moskvo vd | ||||
Arkitekto(j) | Viktor Vasnecov vd | ||||
Estiĝo | 1856 | ||||
Estro | Zelfira Tregulova (direktoro) | ||||
Direktoro | Zelfira Tregulova • Q117348021 | ||||
Koordinatoj | 55° 44′ 29″ N, 37° 37′ 15″ O (mapo)55.74138937.620864 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 894 374 (2020) | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.tretyakovgallery.ru | ||||
Fermi
Ĝin fondis fratoj Sergio kaj Paŭlo Tretjakov riĉaj negocistoj kolektintaj bildojn prefere de rusaj pentristoj ekde 1856 en propra belega konstruaĵo, kies projekton desegnis fame konata rusa pentristo Viktor Vasnecov. En 1892 la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ĉefverkojn de rusaj grandaj majstroj.
Ekde la 3-a de junio 1919 ĝi estis naciigita kaj nun inkluzivas kelkajn separajn muzeojn sub titolo - ‘Tutrusia muzea unuiĝo – Ŝtata Tretjakova galerio’. Ĝin konsistigas:
- La galerio mem (t.n. ‘malnova konstruaĵo’);
- La eksponejo ‘Belarto de la 20-a jarcento’ (t.n. ‘nova konstruaĵo’);
- Preĝejo de St.Nikolao en Tolmaĉi;
- La Inĝeniera truso;
- Kvar muzeoj, eksaj studioj de la eminentaj rusaj geartistoj: skulptistino Anna Golubkina, pentristoj Viktor Vasnecov kaj lia frato Apolinario Vasnecov, pentristo Paŭlo Korin.