eco de objekto aŭ substanco por elsendi lumon kun minimuma disĵetado From Wikipedia, the free encyclopedia
Travideblo aŭ travidebleco estas eco de materio aŭ materialo tralasi lumon tiel, ke objekto videbla tra ĝi estas tute aŭ parte rekonebla fare de rigardanto antaŭ ĝi.
Multaj ceramikaj materialoj, kaj vitraj kaj kristalaj, estas uzataj en optiko kiel travideblaj materialoj en variaj formoj el solid-stataj komponantoj ĝis altsurfacaj areformoj kiel fajnaj filmoj, ŝirmiloj kaj fibroj.[1] Tiaj aparatoj trovis disvastigan uzadon por variaj aplikaĵoj en la elektro-optika fako kiel jenaj: optikaj fibroj por gvidita lum-onda transmisio, optikaj ŝaltiloj, laser-amplifiloj kaj lensoj, gastujoj por solid-stataj laseroj kaj optikaj fenestraj materialoj por gas-laseroj, kaj infraruĝaj varmoserĉaj aparatoj por sistemoj de gvidado de misiloj kaj de noktovidado.[2]
Pri organizo:
«Travidebla estas organizo sen burokratiaj sekretoj, en kiu ĉiu membro rajtas kaj povas scii ĉion diritan ene de la asocio, do, en kiu nenia propono, diskutero aŭ decido estas kaŝita antaŭ unu aŭ iuj membroj.
En tradiciaj - precipe "paperepokaj" - asocioj ekzistas estraro, kies membroj diskutas kaj decidas anstataŭ la asocianoj, kaj kutime la asocianoj ne scias, kion diris la unuopaj estraranoj.
Travideblo estas ebla ankaŭ en tradiciaj organizoj, se ties estraro laboras ekskluzive per reta dissendolisto kaj se tiu dissendolisto estas legebla por ĉiuj asocianoj. Sed ĝis nun tio nenie okazas en tradicia organizo. MAS, en tiu senco, estas travidebla, ĉar ĉiuj membroj estas samtempe minimume legaj membroj en ĉiuj dissendolistoj de MAS, kaj krome - eĉ esence - ĉar ĝi estas bazdemokratia.» [3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.