Transmara distrikto (Francio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La transmara distrikto (france "circonscription Sud-Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regionoj Gvadelupo, Franca Gujano, Reunio kaj Martiniko kaj aliaj teritorioj de la transmara Francio en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2004, 1 435 978 enskribitojn[1].
Laŭ la dispozicioj difinitaj per la leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 : « La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo kandidato en tiu distrikto enhavas almenaŭ po unu kandidato por ĉiu sekcio. Dekreto disdonas la seĝojn de la transmara distrikto en la tri sekciojn. La sekcioj estas limigitaj tiel :
- 1-a sekcio Atlantiko : Gvadelupo, Franca Gujano, Martiniko, Saint-Barthélemy, Saint-Martin, Sankta-Piero kaj Mikelono ;
- 2-a sekcio Hindia Oceano : Majoto, Reunio ;
- 3-a sekcio Pacifiko : Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno. »
Tiu leĝo, kiu estis aplikita por la unua fojo en junio 2009, ebligis eviti la kazon, kiu okazis en 2004, kiam tri deputitoj el tri estis el Reunio, la plej loĝata kolektivumo.