From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Vitorio (hispane Tranvía de Vitoria, eŭske Gasteizko tranbia), servo de Euskotren Tranbia, estas urba publika transporto en la urbo Vitorio, ĉefurbo de la eŭska historia teritorio de Alavo kaj Eŭskio. La servo ligas la plej malproksimajn kvartalojn kun la urbocentro per malpezaj trajnoj, kiuj veturas sur du tramlinioj, kun komuna trunko. La sistemo ebligas al ties uzantoj atingi de la urbocentro en 15 minutoj la kvartalojn de Ibaiondo, Lakua kaj Abetxuko, en la nordo de la urbo; la areon de la universitata kampuso, en la sudo; kaj la kvartalon Salburua, en la oriento.
Tranvía de Vitoria Gasteizko tranbia | |
---|---|
Tramo en Vitorio | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Vitorio |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 23-a de decembro 2008 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 12,090 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 15 |
Nombro de stacioj | 28 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Posedanto | ETS-RFV |
Transportisto | Euskotren Tranbia |
Mapo | |
Mapo de tramvojo de Vitorio | |
La tramvojo estis enservigita la 23-an de decembro 2008, en la branĉo de Ibaiondo. La branĉo de Abetxuko estis enservigita la 10-an de julio 2009. La 15-an de februaro 2020 estis enservigita la plilongigo al la Universitato. La orienta branĉo ĝis la kvartalo de Salburua estis enservigita la 11-an de aprilo 2023.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.