Tramtransporto en Parizo T6
linio de tramvojo de Francilio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Parizo T6 [1], mallonge T6, estas 14 kilometrojn longa tramvojo ekspluatata de RATP, kiu ekfunkciis la 13-an de decembro 2014 [2]. La tramo sur pneŭoj kunligas la metrostacion Châtillon - Montrouge (linio 13) al Vélizy-Villacoublay unue kaj depost la 28-a de majo 2016 al stacidomo de Viroflay-Rive-Droite (Transilien Parizo - Saint-Lazare).