![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/113_Silesian_Interurbans%252C_Citadis_car%252C_Bytom.jpg/640px-113_Silesian_Interurbans%252C_Citadis_car%252C_Bytom.jpg&w=640&q=50)
Tramtransporto en Bytom
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Bytom (pole Tramwaje w Bytomiu) estas elemento de la tramtransporto en kunurbaĵo de Supra Silezio, kiu funkcias en Bytom ekde 1894. La tramreto ligas la distriktojn Bobrek, Łagiewniki, Rozbark, Stroszek-Dąbrowa Miejska, Szombierki kaj Śródmieście, kaj en la pasinteco tiu reto atingis ankaŭ la sekvajn distriktojn: Karb, Miechowice kaj Stolarzowice.
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Tramtransporto en Bytom | |
---|---|
![]() | |
Tramo Konstal 116Nd | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Bytom![]() |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1894 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 53,022 km |
Nombro de linioj | 8 |
Nombro de stacioj | 50 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Tramwaje Śląskie |
Fermi
Tiu ĉi reto apartenas al "Tramwaje Śląskie". Ĝi havas radian karakteron kun sia koncentriĝo sur placo Sikorski, de kie la linioj iras en ses direktojn. En Bytom troviĝas deponejo, kiu apartenas al Komunikadistrikto n-ro 3 de Tramwaje Śląskie.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/97/Bytom_tram_network.png/640px-Bytom_tram_network.png)