kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo From Wikipedia, the free encyclopedia
Traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo. Ambaŭ vojoj estas ĉe sama nivelo, male al ponto aŭ tunelo. Kiam alvenas trajno, ĉiam lumoj kaj sonoj avertas pri tio, kaj kutime ankaŭ malleviĝas barieroj, por eviti ke ankoraŭ iu ŝoforo de ŝosea veturilo mistaksas ke lastsekunde ankoraŭ eblas pasi la pasejon rekte antaŭ la alrapidanta lokomotivo.
La uzo de traknivela pasejo ne estas sendanĝera: Trajno bezonas centojn da metroj por halti kaj malofte povas eviti kolizii veturilon, kiu estus sur la fervojo. Oni do pli kaj pli serĉas anstataŭigi traknivelajn pasejojn per pontoj aŭ tuneloj. Oni ne toleras traknivelajn pasejojn ĉe la vojoj de grandrapidaj trajnoj, nek ĉe la aŭtovojoj kaj ĉefaj ŝoseoj. Viktimo de traknivela pasejo cetere iĝis ankaŭ la historia unua prezidanto de UEA, la brito Harold Bolingbroke Mudie, kiu en 1916 mortis en trafikakcidento de traknivela pasejo en Roncherolles-en-Bray, norda Francio, ĉar la paseja gardisto mise pensis ke la trajno jam pasis kaj tial levis la barieron por la aŭtomobilo de la brito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.