Tra dezerto kaj praarbaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tra dezerto kaj praarbaro (en la pola: W pustyni i w puszczy) estas aventura romano por junuloj de Henryk Sienkiewicz publikigita en epizodoj en la jaroj 1910-1911 en la gazeto Kurier Warszawski, eldonita en 1911 en Varsovio en la eldonejo Gebethner i Wolff; tradukita en 21 lingvojn (1985) ĝi fariĝis internacia furorlibro[1].
Rapidaj faktoj Tra Dezerto kaj Praarbaro, literatura verko ...
Tra Dezerto kaj Praarbaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | W pustyni i w puszczy | ||||
Tra Dezerto kaj Praarbaro | |||||
franca eldono de la libro el 1934 | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Henryk Sienkiewicz | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | pola lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1911 | ||||
Loko | Varsovio | ||||
Eldonejo | Gebethner i Wolff | ||||
Ĝenro | young adult fiction | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Mieczysław Sygnarski | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 1978 | ||||
Urbo de tradukita versio | Varsovio | ||||
Eldoninto de tradukita versio | Eldonejo Interpress | ||||
Paĝoj de tradukita versio | 315 | ||||
| |||||
Fermi
La libro temas pri aventuroj de Staś Tarkowski kaj Nel Rawlinson en Afriko. Kun eta prokrasto rilate al Kurier, ĝi ankaŭ estis presita en la gazetoj Dziennik Poznański, Słowo Polskie kaj Dziennik Chicagowski en Usono. Parto de la manuskripto de la romano estas konservita en Ossolineum en Vroclavo.
La romano estis tradukita en Esperanton de Mieczysław Sygnarski kaj eldonita en Varsovio en 1978[2].