Tony Jules GUÉRITTE [gerit'] (naskiĝis la 7-an de marto 1875 en Blois, mortis la 28-an de januaro 1964 en Menton, Francio) estis franca esperantisto kaj konstrua inĝeniero.

Li vivis en Surbiton, Surrey, Anglio. Li estis konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francio, prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en Londono, de Societo de Inĝenieroj (Britio), ktp.

De 1906 li estis esperantisto. Li gvidis la unuan Esperanto-kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: "Esperanto kaj la inĝenieroj" (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri Esperanto en Londono, Newcastle, Gloucester, Consett, Parizo, Liono, La Havro, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj, jugoslavaj, portugalaj. Lia Esperanto-libraro enhavis 1772 verkojn. Li estis eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por Esperanto.

Tradukoj

Citaĵo
 “Komence,” diris Wilde, “la infanoj amas siajn gepatrojn. Fine, ili juĝas ilin. Kaj foje ili eĉ pardonas al ili” La celo de s-ino Fisher, verkante ĉi tiun libron (kaj aliajn similajn), estas, ke tiu pardono estu tute nenecesa. Multaj pripensemaj homoj rimarkis, kiom la infanoj devas suferi eĉ de la plej amantaj gepatroj; kaj la aŭtoro (eble kun iom da Usona seriozeco) eldiras kelkajn regulojn, malnovajn kiel la montoj, por solvi la eternan malkonsenton inter la generacioj, precipe en la fruaj jaroj de la juna generacio. Prudenta leganto ne trovos ion frapantan aŭ novan, sed la konsiloj estas tiaj, kiaj devas esti ĉiam ripetataj kaj memorataj. Eldiri ilin denove en zorge kaj ame verkita libro estas valora faro, kiu nepre helpos al multaj patrinoj, kiuj emas forgesi, ke la infano heredas ne nur de siaj gepatroj, sed ankaŭ de miliono da aliaj kaj nekonataj prepatroj [tiel].

La aŭtoro estas sinjorino havanta proprajn infanojn ; sed eble estas konvene, ke por recenzo oni donis la libron al fraŭlo.

La traduko de s-ro Guéritte estas flua kaj facila, kaj oni legas ĝin kun vera plezuro. Enŝteliĝis nur kelkaj eraretoj, e.g. tio estus la ofte ricevitan specon (71); la laboro de patrino, aŭ de kiu ajn prenas sur sin (73) ; kapturniĝajn (kapturnajn) efikojn (167). 
 A.D. La Brita Esperantisto - Numero 402, Oktobro (1938)
Citaĵo
 Antaŭ nelonga tempo, ni povis saluti en nia libraro la esperantan tradukon de « Koro », de la granda aŭtoro-pedagogo de Amicis. Tiu okazaĵo estis des pli salutinda, ĉar fakte tem is pri la unua eldonado de tia verko eduktendenca.

Nun ĝi jam ne plu estas sola sur nia librobreto: aperis ankaŭ la esperanta traduko de « Infanoj kaj Patrinoj », de Dorothy Canfield Fisher. Ĝi estas altvalora verko, en kiu la aŭtorino, moderna A m erika patrino kaj psikologino antaŭmetas al la legantoj ne kelkajn teoriajn klarigojn, sed siajn propraj spertojn el la familia kaj patrina vivo. Fakte ni ĉiuj vidas grandan diferencon inter la principoj kaj agadoj de la gepatroj vid-al-vide de siaj infanoj en la diversaj generacioj.

La libro, kiun eldonis « The Esperanto Publishing Co » kaj kies bonegan lingvan prizorgon ni ŝuldas al J. T. Gueritte, certe konos sian bonan iron ĉe la esperantistaro. 
 HOSO.Belga esperantisto n261 (nov 1938)

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.