Toksoplasmozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La toksoplasmozo estas parazita malsano okazigita per la protozoo Toxoplasma gondii,[1] nome intraĉela parazito deviga.[2] T. gondii estas intraĉela parazito kun enorma kapablo invadi ĉelojn de la gastiganto pere de la movebla invadoformo (taĥizoito aŭ trofozoitoj) karakterizita per nura apeksa komplekso, el la evolucia vidpunkto, kaj per mekanismo de moveblo bazita sur aktino.
La toksoplasmozo povas okazigi malfortajn kaj sensimptomajn infektojn, same kiel mortigajn infektojn kiuj tuŝas ĉefe la feton, okazigante la nomitan denaskan toksoplasmozon. Ĝi povas esti grava kiam ĝi tuŝas imunonuligitojn kiaj infektitaj de la HIV sen efektiva kontraŭretrovirusa traktado kun la KD4 sub po 200 ĉeloj por mililitro.
Oni konsideras la malsanon kiel zoonozo, kio signifas ke, kutime, ĝi pasas el animaloj al homoj tra diversaj kontaĝvojoj, kaj estas la definitivaj gastigantoj la kato kaj aliaj ses specioj de felisedoj.
Las preventmetodoj estas partikulare gravaj en la gravedaj virinoj kaj konsistas en ĝeneralaj reguloj de higieno por eviti la transmitadon per manĝaĵoj aŭ per poluita akvo, ne konsumi nekuiritan aŭ malbone kuiritan viandon kaj eviti kontakton kun fekaĵoj de kato.[3]
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |