Toksa manĝomedio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĝomedio estas la "fizika esto de manĝaĵoj kiuj tuŝas personan dieton, personan proksimecon al manĝovendejoj, la distribuadon de manĝovendejoj, manĝoservon, kaj ajnan fizikan enton el kiu oni povas akiri manĝaĵojn, aŭ konektitan sistemon kiu ebligu aliron al manĝaĵoj".[1]
La termino toksa manĝomedio estis stampita de Kelly D. Brownell, nome psikologo de la Universitato de Yale[2] en sia libro, Food Fight: The Inside Story of the Food Industry, kiu priskribas la kulturon de Usono en la fino de la 20-a jarcento kiel helpanta kaj promocianta obezecon kaj senprecedencan manĝokonsumadon.[3] En Usono, la manĝomedio en kiuj la civitanoj estas vivantaj malfaciligas elekti sanigajn manĝaĵojn, kaj faciligas elekti malsanigajn manĝaĵojn.[4] Kelkaj fakuloj nomas tiun manĝomedion "'toksa' pro la maniero per kiu ĝi detruas sanigajn vivostilojn kaj promocias obezecon".[4]