rivero en Bangladeŝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Tista estas rivero kiu estis alfluanto de Gango-Padmo. Ĝi originiĝas en la Orienta Himalajo, fluas tra la Ŝtatoj de Barato nome Sikimo kaj Okcidenta Bengalio tra Bangladeŝo kaj elfluas en la Golfo de Bengalo.[1] Ĝi drenas areon de 12 540 km². Ĝi formas la limon inter Sikkim kaj Okcidenta Bengalio. En Barato, ĝi fluas tra la distrikto de Darĝiling kaj la urboj Rangpo, Kalimpong, Jalpaiguri kaj Mekhliganj. Ĝi kuniĝas kun la Jamuno en Fulĉhari en Bangladeŝo.
Tista | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 470 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Raĵŝaho |
La rivero Tista originiĝas el la glaĉero Pahunri (aŭ Tista Kangse) super 7 068 metrojn, kaj fluas suden tra gorĝoj kaj rapidejoj en la Sikkima Himalajo.[2]
Ĝi estas nutrata de riveretoj (torentoj) kiuj fluas el la montaroj Thangu, Ĝumthang kaj Donĥa. La rivero tiam fluas pasinte la urbon Rangpo kie kuniĝas al la rivero Rangpo, kaj kie ĝi formas la limon inter Sikimo kaj Okcidenta Bengalio ĝis Tista Bazaro. Ĝuste antaŭ la Ponto Tista, kie kuniĝas la ŝoseoj el Kalimpong kaj Darĝiling, la rivero kuniĝas kun sia ĉefa alfluanto, nome la rivero Rangeet.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.