From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiruĉirapali, tamile தி௫ச்சிராப்பள்ளி estas metropolo, grava industria kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Tamilnado. La historiaj loknomoj estis Tiruchi aŭ Trichy.
Tiruĉirapali | |
metropolo, industria kaj universitata urbo | |
Oficiala nomo: Tiruĉirapali | |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Tamilnado |
Situo | Tiruĉirapali |
- alteco | 88 m s. m. |
- koordinatoj | 11° 21′ 00″ N 79° 09′ 00″ O (mapo) |
Areo | 147 km² (14 700 ha) |
Loĝantaro | 931,803 (2007) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 620xxx |
Telefona antaŭkodo | 431 |
Aŭtokodoj | TN-45, TN-48 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Tiruchirapalli | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Barato | |
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 916 857 loĝantoj sur areo de 167,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 483 loĝantoj/km².
Tiruĉirapali etendiĝas en suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Ĉenajo troviĝis 325, Koimbatore 205, Bengala Golfo 128 km-ojn.
Sri Rangam estas ĉerivera insulo en la urbo Tiruĉi. Ĝi estas formita de la rivero Kavero kaj Kolidamo (alfluanto de Kavero, kiu iras norde de la insulo). La insulo havas 31 km longe kaj 2,4 km larĝe. La citadelo Srirangam, elstara pilgrimloko hinduisma, troviĝas en la centro de la insulo.
Tiruĉirapali estas longe loĝata. Iam estis urbo nomata Uraijur (nun antaŭurbo), kiu estas grava loko de arkeologoj. Ĝi estas menciita fare de Ptolemeo en la 2a jarcento a.K. Dum la mezepoko diversaj regnoj regis en la urbo. Municipo formiĝis en 1865.
En Tiruĉirapali la industrio estas la plej grava, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas precipe maizon. Dum dominado de britoj oni produktis popularajn cigaredojn. Nuntempe en la apudaĵo oni produktas cementon kaj sukeron kaj aparta industria zono okupiĝas pri elektroniko.
Tiruĉirapali havas tropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj de marto ĝis majo. La temperaturo varias inter 20-37 °C. Jare pluvas po 882 mm, plej ofte inter aŭgusto-decembro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.