From Wikipedia, the free encyclopedia
La tipleoj (hispane: tiple, kun la signifo soprano) estas multaj kordinstrumentoj, nome specoj de gitaroj.
La Kolombia tipleo (hispane: tiple Colombiano) estas kolombia taj tuta sudamerika kordinstrumento. Ĝi havas dekdu ŝtalajn kordojn en kvin kordoĥoroj. La tonoj estas D4 D3 D4, G4 G3 G4, B4 B3 B4, E4 E4 E4 aŭ C4 C3 C4, E4 E3 E4, A4 A3 A4, D4 D4 D4.
La Kolombia rekinta tipleo (hispane: tiple Colombiano requinto) estas malgranda kordinstrumento. Ĝi havas la tonojn D4 D4 D4, G4 G4 G4, B4 B4 B4, E4 E4 E4. [1]
La Portorika Tipleo aŭ Dolienta Tipleo (hispane: tiple doliente) estas malgranda portorika kordinstrumento. Ĝi havas kvar ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas E3, A3, D4, G4, C5.
La monta rekinta tipleo (hispana: Tiple requinto de la montaña) taj la marborda rekinta tipleo (hispana: Tiple requinto costanero) estas malgrandaj portorikaj kordinstrumentoj. Ili havas nur tri ŝtalajn kordojn en la tonoj D4, G4, B4.
La tiplono aŭ masklisma tipleo (hispana: tiplón aŭ tiple con macho) estas portorika kordinstrumento. Ĝi havas kvar ŝtalajn kordojn en kvin kordoĥoroj taj unu mallongan kordon. La tonoj estas G5, D5, G4, B4, E5 aŭ A5, D5, A4, B4, B5. [2][3]
La timpleo (hispane: timple) estas malgranda kanaria kordinstrumento. Ĝi havas kvin nilonajn kordojn en kvar kordoĥoroj. La tonoj estas G4, C5, E4, A4, D5.
La Minorka tipleo (hispane: Tiple de Menorca ) havas kvin nilonajn kordojn en kvin kordoĥoroj. La tonoj estas D4, G4, C5, E5, A5. [4]
La Havaja Tipleo aŭ Usona Tipleo aŭ Tipleo Ukelelo (angle kaj havaje: tiple aŭ tipple aŭ tiple ukelele aŭ Martin tiple) havas dek ŝtalajn kordojn en kvar kordoĥoroj. Ĝi samgrandas kiel ukulelo. La tonoj estas A4 A3, D4 D3 D4, F#4 F#3 F#4, B3 B3. [5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.