Tionila bromido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tionila bromido aŭ SOBr2 estas neorganika nebrulema kemia kombinaĵo de oksigeno, bromo kaj sulfuro, senkolora aŭ duonflave oranĝa, fumeganta likvaĵo kun penetranta odoro, analogaĵo de tionila klorido, stabila ĉe media temperaturo, sed kiam varmigita supre de 80 °C ĝi malkomponiĝas en sulfura duoksido, bromo kaj sulfura unubromido[3].
Tionila bromido | ||||
Plata kemia strukturo de la Tionila bromido | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Tionila bromido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 507-16-4 | |||
ChemSpider kodo | 61483 | |||
PubChem-kodo | 68176 | |||
Merck Index | 15,9500 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora likvaĵo | |||
Molmaso | 207,867 g·mol−1 | |||
Denseco | 2,688g cm−3 | |||
Fandpunkto | −52 °C | |||
Bolpunkto | 68 °C | |||
Refrakta indico | 1,6750 | |||
Ekflama temperaturo | Nebrulema | |||
Solvebleco | Akvo:reakcias | |||
Mortiga dozo (LD50) | 324 mg/kg (buŝe)[1] | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R14 R20/21 R29 R34 | |||
Sekureco | S8 S26 S30 S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H312, H314, H332 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P271, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501[2] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Bromido de tionilo reakcias kun granda nombro da metaloj, metalaj oksidoj, karbonatoj, jodidoj, formiatoj kaj acetatoj por formi anhidrajn metalajn bromidojn. Plejmulto el ĉi-tiuj substancoj komplete reakcias sub media temperaturo, dum aliaj necesas esti varmigitaj al 70 °C por kompletigo de la reakcio.[4] Bromido de tionilo estas solvebla en karbona dusulfido, benzeno, kloroformo kaj karbona kvarklorido.