![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Tintin_et_Milou_billboard_1.jpg/640px-Tintin_et_Milou_billboard_1.jpg&w=640&q=50)
Tinĉjo
bildstria serio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinĉjo estas la precipa persono el serio de komiksoj kiujn verkis Hergé (Georges Rémi) inter 1929 kaj sia morto en 1983. La libroserio La Aventuroj de Tinĉjo (france Les Aventures de Tintin) estas unu el la plej renomaj kaj sukcesaj komiksaj kreaĵoj de la 20-a jarcento kaj tradukiĝis al pli ol 50 lingvoj.
Rapidaj faktoj Les Aventures de Tintin, bildliteraturo serio ...
Les Aventures de Tintin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
bildliteraturo serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Hergé | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldonejo | Casterman | ||||
Ĝenro | aventura komikso | ||||
| |||||
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Aventures-de-Tintin.svg/320px-Aventures-de-Tintin.svg.png)
Franclingva titolo de la librokovriloj
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/5/52/Tin%C4%89joKrabo.jpg/320px-Tin%C4%89joKrabo.jpg)
Kovrilo de la unua esperantlingva volumo, publikigita en 1981
Kvar el la libroj estas disponeblaj en Esperanto: La Krabo kun oraj pinĉiloj (1981, tradukita de Hervé Gonin), La Nigra Insulo (1987, tradukita de Jo-Petro Danvy), Tinĉjo en Tibeto (2005, tradukita de Hervé Gonin) kaj La Templo de l' Suno, aperinta en 2013.[1]