genro de grandaj maraj fiŝoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinuso estas genro (Thunnus) de grandaj maraj fiŝoj, el la ordo de la perkoformaj kaj familio de Skombredoj. La vorto "tinuso" estas uzata ankaŭ por la tre konata specio Ruĝa tinuso.
Tinuso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Thunnus albacares | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata.
La tropikaj tinusoj, kiel la Flavnaĝila tinuso, estas kaptataj en Pacifiko, en Hinda Oceano, ĉe la orientafrika marbordo, en Suda Atlantiko en la Gvinea Golfo kaj en centramerika Pacifiko. La Norda tinuso estas kaptata en Nordeŭropa Atlantiko, ĉirkaŭ Britio kaj la Ruĝa tinuso en la Mediteraneo ĉeiberia Atlantiko kaj Norda Atlantiko.
La EU distribuas al la landoj la kvanton de tinuso, kiun ili rajtas fiŝkapti. Laŭ tio, Hispanio rajtas fiŝkapti ĝis 5,568 tunojn, sekve de Francio (5,494) Italio (4,336) kaj multe pli sube Portugalio (524), Malto (356), Grekio (287) kaj Kipro (155). Laŭ tiuj ciferoj la eŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti 57 % de la atlantika tinuso. Aliaj neeŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti laŭ la Internacia Komisiono por Konservado de la Atlantika Tinuso: inter kvar arabaj landoj (Maroko, Tunizo, Alĝero kaj Libio) rajtas 27 %, Japanio 9 % kaj Ĉinio, Kroatio, Koreio kaj aliaj 7 %. Grandaj konsumantoj de tutmonda tinuso estas Japanio, kaj multe malantaŭe Tajvano, Francio kaj Hispanio.
La ruĝa tinuso draste kaj danĝere malpliiĝas en Norda Atlantiko pro la troa fiŝkaptado, kio povas iĝi ekologia katastrofo. La eŭropaj ŝiparoj krome translokiĝas al Hinda Oceano kaj al Pacifiko. Ekzemple en Hinda Oceano el Somalio suden multaj ŝipoj kontraŭleĝe malplenigas la maron el tinusoj kunagante kun malstabilaj reĝimoj.[1]
Tinuskaptado mortigas per kromkapto delfenojn, testudojn, kaj diversajn specojn de oceanaj fiŝoj.[2]
Flavnaĝilaj tinusoj en la orienta Pacifika Oceano ofte naĝas apud delfenoj. Oni kredas, ke tinusaroj kuniĝas al delfenoj por protektiĝi kontraŭ ŝarkoj, kiuj predas ilin.[3] Komencinte meze de la 1950-aj jaroj, komercaj fiŝkaptaj ŝipoj profitas tiun kunnaĝadon. Ili serĉas delfenarojn, kaj ĉirkaŭas ilin per retoj por kapti la tinusojn sub ili.[2] La retoj facile kaptas kaj vundas aŭ mortigas ankaŭ la delfenojn.
Publika premo kaj registaraj reguloj igis iujn entreprenojn enkonduki etikedojn, laŭ kiuj iliaj ĉasmetodoj estas "delfen-sekuraj". Ili pretendas, ke ili uzas metodojn malpli danĝerajn por delfenoj: ekzemple, ili ĉirkaŭas per la retoj flosantajn objektojn, interalie artefaritajn fiŝkunvenigilojn, anstataŭ delfenaroj, aŭ kaptas la tinusojn per lineoj anstataŭ retoj. Ĉar ne ekzistas universalaj sendependaj kontrolprogramoj pri delfen-sekuro, la protekto ne estas absoluta. Laŭ la usona porkonsumanta organizo Consumers Union, etikedoj pri delfen-sekureco ne estas kredindaj. Kvankam la uzado de fiŝkunvenigiloj estas malpli danĝera por delfenoj, ĝi pliigas la kromkapton de aliaj bestoj, kiel ŝarkoj, testudoj, kaj aliaj oceanaj fiŝoj, kiuj estas allogataj de la fiŝkunvenigiloj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.