Timothy Hackworth
From Wikipedia, the free encyclopedia
Timothy HACKWORTH (22a de Decembro 1786 – 7a de Julio 1850) estis angla inĝeniero pri vaporlokomotivoj kiu vivis en Shildon, Kantono Durham, Nordorienta Anglio, kaj estis la unua lokomotivestro de la entrepreno Fervojo Stockton kaj Darlington.
Timothy Hackworth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1786 (1786-12-22) en Wylam |
Morto | 7-an de julio 1850 (1850-07-07) (63-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Reĝlando de Granda Britio (–1801) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero railway engineer (en) |
Oni konsideras Hackworth influa en la disvolvo de la unua lokomotivo Stephenson cele al la fervojo Stockton kaj Darlington dum sia epoko en la fabriko de Forth Street. Tiu lokomotivo, tiam nomita Active, nune konata kiel Locomotion No. 1, estis liverita al la fervojo ĝuste antaŭ la malferma ceremonio la 27an de Septembro 1825. Tri pliaj el la sama tipo (nome Hope, Black Diamond, Diligence) estis liverita en la sekvaj monatoj kaj malfacilaĵoj por funkciigi ilin estis tiaj ke ili estus riskantaj kompliki la uzadon de vaporlokomotivoj dum la sekvaj jaroj, se ne temas pri la insisto de Hackworth.[1] Tiu insisto rezultis en lia disvolvo de la unua taŭga lokomotivo adaptita al la rigoroj de la ĉiutaga vojoservo. La rezulto estis la Royal George de 1827, frua 0-6-0 Lokomotivo, kiu inter multaj gravaj trajtoj rimarkinde aligis ĝuste kongruigita elfluejo por vaporo. Hackworth estas kutime konsiderata kiel la inventisto de tiu koncepto.[2] El 1830 antaŭen la elfluejo por vaporo estis uzita de Stephensons por siaj ĝisdatigitaj Rocket kaj ĉiuj postaj novaj tipoj.