Tikei
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tikei estas insulo en la Tuamotua arkipelo en Franca Polinezio. Tikei ne estas tipa Tuamotua atolo, sed aparta insulo. La insulo estas 3,9 km longa, 1,6 km larĝa, kaj havas (ter)areon de 4 km2. La plej alta punkto estas 3m super marnivelo[1].
Rapidaj faktoj atolo ...
Tikei | ||
---|---|---|
Satelita foto de la NASA | ||
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 57′ S, 144° 33′ U (mapo)-14.95-144.553 f1 | |
Longo | 3,9dep1f2 | |
Larĝo | 1,6dep1f3 | |
Areo | 4 km² f4 | |
Plej alta loko | 3 mf5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Fermi
Geografie Tikei estas parto de la Insuloj de reĝo Georgo (Îles du Roi Georges) subgrupo, kiu inkludas Ahe, Manihi, Takapoto, Takaroa kaj Tikei.
Tikei estas neloĝata. Antaŭe estis homa loĝado kaj la ĉefvilaĝo estis nomata Tereporepo. La plej proksima insulo estas Takapoto, kiu situas 73 km nordokcidenten. Tikei estas malmulte esplorita.