From Wikipedia, the free encyclopedia
La Théâtre de la Renaissance[1] (laŭvorte Teatro de la Renesanco aŭ de la Renaskiĝo) estas teatro en Parizo en la bulvardo Saint-Martin inaŭgurita la 8an de marto 1873. Ekde la 14 de junio 1994 estis klasita kiel Historia Monumento de Francio.[2]
Théâtre de la Renaissance | |||
---|---|---|---|
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Charles de Lalande vd | ||
Malfermo | 1873 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 10-a arondismento de Parizo | ||
Situanta sur | boulevard Saint-Martin | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 52′ 9″ N, 2° 21′ 23″ O (mapo)48.8690277777782.3563888888889 | ||
| |||
Posedata de | Jacques Richepin vd | ||
Retejo | http://www.theatredelarenaissance.com | ||
La teatro kaj entrepreno aperis kiel kompanio de teatro en 1838 iniciatita de Victor Hugo kaj Alexandre Dumas, fondita de Anténor Joly, por disponigi lokalon por la agado de la nova movado de romantikismo kiu suferis pro la atakoj de la sekvantoj de la konservativuloj (novklasikistoj). La 8an de novembro 1838, la teatraĵo de Hugo nome Ruy Blas en kies ludado stelulis Frédérick Lemaître havis sukcesan premieron, kaj la franca versio de la opero de Gaetano Donizetti nome Lucia di Lammermoor retitolita kaj reverkita kiel Lucie de Lammermoor estis produktita tie en aŭgusto 1839. En 1841 la entrepreno fermis sian agadon sed la teatro pluis en diversaj postaj epokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.