From Wikipedia, the free encyclopedia
Therapsida (el la greka: 'besto-arko') estas grava grupo de eŭpelikosaŭraj sinapsidoj kiu inkludas mamulojn kaj ties praulojn.[1][2] Multaj el la trajtoj nuntempe viditaj kiel unikaj de mamuloj fakte havis sian originon en la fruaj terapsidoj, kiel membroj kiuj estas orientitaj plej subkorpe, opozicie al la horizontala sinteno de multaj reptilioj kaj salamandroj. La plej fruaj fosilioj atribuitaj al Therapsida estis Tetraceratops insignis el la Malsupra Permio.[3][4] Tamen en 2020, nova studo trovis, ke Tetraceratops ne estas fake vera Terapsido, sed estus konsiderata membro de pli antikva Sphenacodontia el kiuj la terapsidoj evoluciis.[5]
Terapsidoj evoluciis el "pelikosaŭroj", specife ene de Sphenacodontia, antaŭ pli ol 275 milionoj da jaroj. Ili anstataŭis la "pelikosaŭrojn" kiel hegemonia grupo de grandaj surteraj animaloj en la Meza Permio tra la Frua Triasio. Sekve de la Permi-triasa amasa formorto, terapsidoj dekadencis en relativa gravo antaŭ la rapide diversigantaj diapsidaj reptilioj dum la Meza Triasio.
Terapsidoj inkludas la membrojn de Cynodontia, nome grupo kiu rezultis en mamuloj en la Frua Triasio antaŭ ĉirkaŭ 225 milionoj de jaroj. El ne-mamulaj terapsidoj, nur kinodontoj survivis el la Triasi–Ĵurasia formorto. La lastaj el la ne-mamulaj terapsidoj, nome haramiĵidaj kinodontoj, formortiĝis en la Malfrua Kretaceo, proksimume antaŭ 66 milionoj da jaroj, aŭ eĉ poste se ankaŭ Gondwanatheria estas haramiĵidaj, kiel oni sugestis.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.