The Velvet Underground
From Wikipedia, the free encyclopedia
The Velvet Underground estis usona rok-bando, aktiva inter 1964 kaj 1973, formita en Novjorko fare de Lou Reed kaj John Cale.
The Velvet Underground | |
---|---|
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Kvankam ili havis malmultan komercan sukceson tiam, la bando estas ofte citita kiel unu el plej gravaj kaj influaj grupoj de ĉiuj tempoj.[1] En 1982, Brian Eno diris ke dum la unua albumo de Velvet Underground vendis nur 30,000 kopiojn en siaj komencaj jaroj, "ĉiu kiu aĉetis unu el tiuj 30,000 kopiojn formis bandon."[2]
Andy Warhol dekomence administris la Velvet Underground kaj ĝia sidejo estis lia hejmo kaj studio, the Factory; famis la eventoj nomitaj Exploding Plastic Inevitable okazintaj el 1966-1967. La provoka vortumado de kelkaj el la kantoj de la bando havigis ian nihilisman rigardon al kelko el ties muziko.[3][4]
Ties komenca albumo de 1967 nome The Velvet Underground & Nico (kiu aperigis germanan kantiston Nico, kun kiu la bando kunlaboris), estis nomita la 13a el la 500 Plej Grandaj Albumoj de ĉiuj tempoj, kaj la "plej profeta rok-albumo iam farita" fare de la gazeto Rolling Stone en 2003.[5][6] In 2004, Rolling Stone ranked the band No. 19 on its list of the "100 Greatest Artists of All Time".[7] La bando estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1996, fare de Patti Smith.