From Wikipedia, the free encyclopedia
The Postman Always Rings Twice (La poŝtisto ĉiam sonorigas dufoje) estas usona drama filmo de 1981 reĝisorita de Bob Rafelson kaj verkita de David Mamet (en sia scenarista debuto). Stelulis Jack Nicholson kaj Jessica Lange, ĝi estas la kvara adapto de la romano de 1934 de James M. Cain. La filmo estis filmita en Santa Barbara (Kalifornio).
The Postman Always Rings Twice | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Postman Always Rings Twice |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 13 aŭg. 1981, 1981 |
Ĝenro | novnigra filmo, krimfilmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, amafera filmo |
Kameraado | Sven Nykvist |
Reĝisoro(j) | Bob Rafelson |
Produktisto(j) | Bob Rafelson |
Scenaro | David Mamet |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Michael Small |
Rolantoj | Jack Nicholson • Jessica Lange • Michael Lerner • Anjelica Huston • Thomas Hill • Christopher Lloyd • John Colicos • John P. Ryan • William Traylor • Don Calfa |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
IMDb | |
Frank Chambers (Jack Nicholson) estas vagulo tra rura Kalifornio, haltas por manĝi en izola restoracio, kie restas por labori. Tiu estas funkciigita de juna, bela virino, Cora Smith (Jessica Lange), kaj ŝia multe pli aĝa edzo, Nick Papadakis (John Colicos), toska enmigrinto el Grekio.
Frank kaj Cora ekhavas amaferon tuj post la renkontiĝo. Cora estas laca je sia situacio, edzino de pli aĝa viro kiun ŝi ne amas, kaj laborante en kampara restoracion kiun ŝi deziras ekposedi kaj plibonigi. Ŝi kaj Frank planas murdi Nick por startigi novan vivon kune sen perdi la restoracion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.