![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/The_King_in_Yellow.jpg/640px-The_King_in_Yellow.jpg&w=640&q=50)
The King in Yellow
From Wikipedia, the free encyclopedia
The King in Yellow (esperante: La Flav-Vestita Reĝo) estas novelaro de usona verkisto Robert W. Chambers, unuafoje eldonita de F. Tennyson Neely en 1895.[2] La unua brita versio estis eldonita de Chatto & Windus en 1895 (316 paĝoj).[3]
La Flav-Vestita Reĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Kovrilo de eldono el 1895[1] | |||||
novelaro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Robert W. Chambers | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | usona angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1895 | ||||
Eldoninto | F. Tennyson Neely | ||||
Lando | Usono | ||||
Trajtoj | |||||
Paĝoj | 316 | ||||
Ĝenro | Horora, supernatura, stranga, amafera | ||||
Medio | Preso | ||||
Sekvanta verko | The Maker of Moons | ||||
| |||||
La libro enhavas naŭ novelojn kaj sekvencon de poemoj; dum la unuaj rakontoj apartenas a la ĝenroj de supernatura hororo kaj stranga fikcio, The King in Yellow progrese ŝanĝas al pli facilanima tono, finiĝante kun amaferaj rakontoj sen hororaj aŭ supernaturaj elementoj.[4] La hororaj rakontoj estas aprezegataj, kaj kritikistoj kiel E. F. Bleiler kaj T. E. D. Klein priskribas la libron kiel supernatura klasiko.[5][6] Lin Carter nomis ĝin "absoluta majstroverko, probable la plej bona libro de stranga fantasto skribita en ĉi tiu lando inter la morto de Poe kaj la leviĝo de Lovecraft", kaj ĝi estas influo en Lovecraft mem.[7]
La libro estas nomita laŭ la samnoma teatraĵo en la rakontoj kiu reokazas kiel motivo en la unuaj kvar rakontoj, malpermesa teatraĵo kiu okazigas frenezon en tiujn, kiuj legas ĝin.[5]