![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Thich_Nhat_Hanh_12_%2528cropped%2529.jpg/640px-Thich_Nhat_Hanh_12_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Thích Nhất Hạnh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk̟ ɲə̌t hâjŋ̟ˀ], esperantige TIK Njet Hang) estis budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis la 11-an de oktobro 1926(nun 1926-10-11) en Hue (Vjetnamio) kaj mortis la 22-an de januaro 2022). Li kreis la terminon "Engaĝita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro.
Thích Nhất Hạnh | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Thích Nhất Hạnh | |||||
Naskonomo | Nguyễn Xuân Bảo | ||||
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1926 (1926-10-11) en Hue, Annamo, ![]() | ||||
Morto | 22-an de januaro 2022 (2022-01-22) (95-jaraĝa) en pagodo từ hiếu, Hue, ![]() | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | vjetnama • norma ĉina • franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (1982–) Vjetnamio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Princeton ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bikŝuo monaĥo spiritual teacher (en) ![]() verkisto poeto pacaktivisto religiosciencisto ![]() | ||||
Laborkampo | Budhismo, Zeno, paca movado, aktivismo, religia tolerado, homaj rajtoj, bestaj rajtoj kaj vegetarismo ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/81/Thich_Nhat_Hanh2.jpg/640px-Thich_Nhat_Hanh2.jpg)
Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio de 1972 ĝis 2005, li estris Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordonjo kaj vojaĝis internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estis aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. En 2005 Vjetnamio denove permesis lin viziti sian hejmlandon, kaj en 2018, malsaniĝinta, li reiris hejmen al sia origina monaĥejo apud Hue por pasigi tie siajn lastajn monatojn. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis.
- Kategorio Thích Nhất Hạnh en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Thích Nhất Hạnh en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri budhismo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |