From Wikipedia, the free encyclopedia
Tetrasociologio estas sociologia skolo de rusia socia filozofo Leo Semaŝko en kiu li prezentas internacian eldonprojekton pri la temo "Multkultura dialogo de lingvoj, komunikiloj, religioj kaj mondkonceptoj". En la tria ĉapitro de la libro Tetrasociologio: de sociologia imagpovo tra dialogo al universalaj valoraĵoj kaj harmonio M. Aboljskaja pritraktas la temon Esperanto - lingvo de interkultura dialogo[1]. Unu el la ideoj kadre de tetrasociologio estas, ke neŭtrala internacia lingvo Esperanto povus harmoniigi internaciajn rilatojn kaj faciligi internacian komunikadon.
Ideo pri harmonio estas tre grava por tetrasociologio. En 2007 estis publikigita la Granda Ĉarto de Harmonio, kiu interalie mencias la uzon de Esperanto, enkondukon de infana voĉdonrajto kaj aliaj ideoj[2].
Tetrasociologio rilatas al la Scienco de Tutmonda Paco (STP) kiu asertas ke nur harmonia packulturo kapablas ekskludi kaj malhelpi militojn, malriĉecon, teroron kaj perforton kaj je loka kaj je tutmonda skaloj.
Leo Semashko k.a;, Tetrasociologio: de sociologia imagpovo tra dialogo al universalaj valoraĵoj kaj harmonio, eld. SPRŜTU, 2001, Sankt-Peterburgo[3].
(angla) Worldwidepeaceorganization Arkivigite je 2023-08-12 per la retarkivo Wayback Machine (Tutmonda pacorganizo)
(plurlingve) Peacefromharmony.org , elekteblas ankaŭ paĝo en Esperanto
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.