![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Josephusbust.jpg/640px-Josephusbust.jpg&w=640&q=50)
Testimonium Flavianum
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sintagmo Testimonium Flavianum (Atestaĵo Flavia) indikas pasaĵon entenatan en la “Judaj Antikvecoj” verkitajn de la hebrea historiisto Jozefo Flavio kaj aparte interesaj por la debato pri la historieco de Jesuo. Kune kun la pasaĵo pli sinteza de la “Judaj Antikvecoj” ĝi konstituus, fakte, unu el la unuaj dokumentoj nekristanaj kiu mencias Jesuon: la verko estis fakte publikigita en la 93.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Josephusbust.jpg/640px-Josephusbust.jpg)
Tamen pro sia celebra tono, la aŭtentikeco de la “testimonium” estas objekto de diskuto ekde la 16-a jarcento [1] La plejgranda parto de la esploristoj, hodiaŭ, konsideras la “testimonium” neaŭtenta sed objekto de interpoladoj iniciate de mezepokaj kopiistoj [2] de antaŭ la 11-a jarcento. [3]. Iuj filologoj ĝin, fine, konsideras aŭ tute apokrifa, aŭ integre aŭtenta.[4].