Tertremo en Al Haouz en 2023
tertremo en Maroko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo) en Maroko okazis en la 8-a de septembro 2023.[1] La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro.
Rapidaj faktoj Dato, Tempo de daŭro ...
Tertremo en Al Haouz en 2023 | |
---|---|
Dato | 23:11, 8-a de septembro 2023 (+01:00) |
Tempo de daŭro | 20 sekundoj |
Forto | 6,8 Mw |
Profundo | 18,5 km |
Epicentro | 31° 6′ 36.32″ N 8° 26′ 24.04″ U (mapo) |
Trafitaj landoj | Maroko |
Sumaj damaĝoj | mortoj, vundoj, vasta damaĝo al konstruaĵoj |
Posttremoj | almenaŭ 27 |
Viktimoj | Almenaŭ 2946 pereintoj, 5674 vunditoj. |
Fermi
Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj ĉefe proksimaj al la epicentro. La tertremon oni sentis ankaŭ en zonoj de la sudo de Hispanio kaj de Portugalio kaj de la okcidento de Alĝerio.[2]