Terpineolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Terpineolo estas nature okazanta unuterpena alkoholo kiu estas izolita el pluraj fontoj samkiel kaĵuputoleo[3], pinoleo[4], kaj petigrajnoleo[5]. Ekzistas kvar izomeroj alfa-, beta- gama- kaj terpinen-4-ol. Beta- kaj gama-terpineolo diferencas nur pro la lokiĝo de la duoblaj ligoj. Terpineolo normale estas miksaĵo da ĉi-izomeroj en kiu la alfa-terpineolo estas la ĉefa komponanto.
alfa-terpineolo | ||||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | C10H18O | |||
PubChem-kodo | ||||
ChemSpider kodo | ||||
CAS-numero-kodo | 98-55-5 | |||
Karakterizaĵoj | ||||
Aspekto | Senkolora likvaĵo, citrusodora | |||
Refrakta indico | 1,479 | |||
Molmaso | 154.25 g·mol−1 | |||
Smiles | C\C1=C\CC(CC1)C(O)(C)C | |||
Denseco | 0.9338 g/cm3 (20 °C) | |||
Fandopunkto | 18 °C (64 ℉; 291 K) | |||
Bolpunkto | 219 °C (426 ℉; 492 K) (81 ĝis 82 °C je 4.5 mm Hg) | |||
Solvebleco |
| |||
Ekflama temperaturo | 92.8 °C (199 ℉; fermita ujo) | |||
Memsparka temperaturo | 255 °C (491 ℉) | |||
Mortiga dozo (LD50) | 3200 mg/kg (buŝe, muso) 5170 mg/kg (intrahaŭte, muso) 2 g/kg (intramuskola) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R36/37/38 | |||
Sekureco | S26 S36 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H412 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P302+352, P305, P305+351+338, P332+313, P337+313, P338, P351 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Terpineolo posedas agrablan odoron simile al siringo kaj estas ordinara ingredienco en parfumoj, kosmetikaĵoj, kaj gustigiloj. α-terpineolo estas unu el la du plej abundaj aromoj kiuj konstituas la ĉinan teon "Lapsang souchong"[6]: la α-terpineolo derivas el la pinfumo uzata por sekigi la teon. α-terpineolo same estas kemia konstituanto de la specio "Scutellaria barbata"[7].