![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/TermoElectricaBulgaria.jpg/640px-TermoElectricaBulgaria.jpg&w=640&q=50)
Termoelektra centralo
Elektrocentralo, en kiu konvertiĝas varmo-energii al elektra energii. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Termoelektra centralo estas elektra centralo en kiu estas ĉefa energio el vaporo. Akvo estas varmigita, transformita en vaporon, kiu turnigas vaporturbinon kiu kondukas elektran generatoron. Post sia paso tra la turbino, la vaporo estas kondensata en kondensilo kaj reciklita en la kaldronon, kie ĝi estas varmigota; tiu termodinamika ciklo estas konata kiel ciklo de Rankine.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/TermoElectricaBulgaria.jpg/640px-TermoElectricaBulgaria.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Mohave_Generating_Station_1.jpg/640px-Mohave_Generating_Station_1.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/Kernkraftwerk_Grafenrheinfeld_-_2013.jpg/640px-Kernkraftwerk_Grafenrheinfeld_-_2013.jpg)
La plej granda variaĵo en la desegno de termoelektraj centraloj estis rilata al la diferencaj fosilibrulaj rimedoj ĝenerale uzataj por varmigi akvon. Kelkaj preferas uzi la termino energicentro, ĉar tiaj facilaĵoj konvertas formojn de varmo-energio en elektran energion.[1] Kelkaj termoelektraj centraloj ankaŭ estas desegnataj por produkti varmenergion por industriaj celoj de urbohejtado, aŭ sensaligo de akvo, en aldono al generado de elektra energio; oni parolas pri kun-generado de tiaj varmoelektraj centraloj. Tutmonde, brulenergiaj elektrejoj produktas grandan parton da hom-farita elsendaxjoj de CO2 al la atmosfero, kaj penas por malpliigi tiujn tiele disvastigitajn.