From Wikipedia, the free encyclopedia
Teokon (esperntigo de la angla Theoconservative, Theocon) estas neologismo devenanta el la unuiĝo de la prefikso "Teo" (kaj do Dio, el la antikva greka Θεός) kaj conservative konservismo. Tiu termino, forĝita en la anglasaksa medio kaj aparte en Usono, estas jam vaste uzata, almenaŭ en eŭropo, foje tamen kun nuancoj malsamaj ol tiuj originaj.
En Usono per la terminotheocon (teokon) oni kutime referencas al apartenantoj de medioj de la kristana mondo kiuj envicas sur pozicioj konsideritaj konservismaj kun la repropono kaj defendo de iuj temoj sociaj kaj kulturaj, signitaj per fortaj religiaj stampoj. Temas kutime pri apartenantoj al la protestanta tradicio de Usono.
Foje la termino estas erare konfuzata kun neocon = neokon. Kvankam iuj teokonuloj povas idee proksimiĝi al neokon kaj inverse, temas pri du tre malsamaj konceptoj ĉar la unua referencas al la rilato politiko-religio, la dua al aparta socia teorio. La kategorio de teokonuloj, se konverĝas en la defendo kaj repropono de sociaj kaj kulturaj kaj kristanaj valoroj, fronte al religio, kaj ties rolo en la socio, ideologie dividiĝas: troviĝas, fakte, teokonuloj dikredantaj kaj teokonuloj ateismemaj. Iuj el ili teorias eĉ ke la kategorio distingiĝu per rigora ateismo. Vidu en kristana ateismo
En Italio la termino ennociiĝis per la asocio de du konceptoj: estimo kaj rekupero de kristanaj valoroj kaj ateismo pli malpli rigora. Tiu mensa kaj kultura pozicio povas esti ilustrita per la publika konduto kaj verkoj de iuj personoj de la politika kaj kultura medioj: ekzemplj, filozofo kaj eksa prezidento de la senato Marcello Pera, ĵurnalisto kaj direktoro de la gazeto Il Foglio Giuliano Ferrara, florenca verkistino kaj ĵurnalistino Oriana Fallaci (kvankam por ili la distinga termino uzata estis "ateocon"), politologo Ernesto Galli della Loggia, politikisto Ferdinando Adornato....
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.