Ted Hughes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward James HUGHES (n. la 17an de aŭgusto 1930 - m. la 28an de oktobro 1998), pli komune konata kiel Ted HUGHES, estis angla poeto kaj porinfana verkisto. Kritikistoj rutine klsigas lin kiel unu el la plej bonkvalitaj poetoj de sia generacio.[1] Hughes estis brita "Poet Laureate" el 1984 ĝis sia morto.
Hughes estis edzo de la usona poetino Sylvia Plath, el 1956 ĝis ŝia morto[2] per memmortigo en 1963 je la aĝo de 30. Lia parto ĉe tiu rilato iĝis polemika por kelkaj feministoj kaj (partikulare) usonaj admirantoj de Plath. Lia lasta poezia verko, Birthday Letters (Naskiĝtagaj Leteroj, 1998), esploris tiun komplikan rilaton. Tiuj poemoj faras referencoj al la memmortigo de Plath, sed neniu el ili aludas rekte al la cirkonstancoj de ŝia morto. Poemo malkovrita en oktobro 2010, Last letter (Lasta letero), priskribas kio okazis dum la tri tagoj antaŭ la memmortigo de Plath.[3]
En 2008 The Times klasis Hughes kvaran en sia listo "The 50 greatest British writers since 1945" (La 50 plej grandaj britaj verkistoj el 1945).[4] La 22an de marto 2010 oni anoncis, ke Hughes estos rememorata per monumento ĉe la Poets' Corner (Poetangulo) de la Abatejo Westminster, instalota komence de 2011.[5]