Teĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teĝo (amhare ጠጅ , elparolu "teĝ") estas etiopia mielvino aŭ medo, farita el mielo, akvo kaj kun aldono de ligneca afrika ramno-arbusto (Rhamnus prinoides). Teĝo estas tradicia alkohola trinkaĵo de la etiopiaj popoloj.
La alkoholenhavo varias inter 6 kaj 11 Vol.-%. La sukcenkoloran trinkaĵon oni faras en Etiopio por privata konsumado, sed ekzistas ankaŭ multaj specialaj trinkejoj, nome la Tej bets (amhare por "teĝejo"), kie la homoj trinkas la refreŝigan trinkaĵon el vitraj balonoj (amhare Berele).