Alkoholo
organika komponaĵo enhavanta hidroksilgrupon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alkoholo povas:
- specife rilati al la substanco, kiu troviĝas en fermentintaj trinkaĵoj, kaj kiun oni povas koncentri per distilado; pli precize nomata "etil-alkoholo" aŭ "etanolo".
- priskribi iun ajn anon el la klaso de kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas hidroksilan grupon senpere konektitan al la atomo de karbono (kaj el kiuj etilalkoholo estas unu ekzemplo).
Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de kemiaj komponaĵoj. Por informoj pri alkohol-enhava trinkaĵo, vidu la artikolon alkoholaĵo.
La vorto devenas de la araba al-kohl, kiel oni nomas antimonan sulfidon. La ligo inter ili estas, ke alkemiistoj izolis antimonan sulfuridon (por uzo kiel kontraŭsepsaĵo kaj kosmetikaĵo) per sublimado. Oni latinigis la vorton kiel alcohol, kaj uzis ĝin por nomi ankaŭ aliajn produktojn de sublimado aŭ distilado, inkluzivante la distilaĵon de vino