![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Chicken_with_tartar_sauce.jpg/640px-Chicken_with_tartar_sauce.jpg&w=640&q=50)
Tatara saŭco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tatara saŭco estas malvarma saŭco preparata ĉefe el majonezo. Ĝi estas servata kun fumaĵitaj viandaĵoj, malvarma viando, bolitaj ovoj, marfruktoj kaj terpomfingroj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Chicken_with_tartar_sauce.jpg/640px-Chicken_with_tartar_sauce.jpg)
Ĝiaj ingrediencoj estas:
- majonezo
- kremo aŭ jogurto
- fajne dispecigitaj acidaj (peklitaj) kukumoj
- fajne dispecigitaj peklitaj fungoj (ekz. ĉampinjonoj)
- mustardo, salo, pipro, sukero, citrona suko, ev. vinagro
Al tatara saŭco oni foje aldonas ankaŭ cepon, ŝenoprazon, raspitan krenon, fromaĝon, kaporojn, hakitan ovon, petroselon, olivojn kaj aliajn ingrediencojn.
Kiuj ajn estas la ingrediencoj, ili devas esti dispecigitaj ne tro fajne, por ke oni sentu pecojn dum la manĝo.
- Kategorio Tatara saŭco en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)